Reggenza Italiana del Carnaro | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Itala Regenteco de Karnaro (en itala: Reggenza Italiana del Carnaro) estis mem-proklamita ŝtato en la urbo Fiume (nune Rijeka, Kroatio) estrita de Gabriele d'Annunzio inter 1919 kaj 1920. Ĝi estis konata ankaŭ laŭ ties poezia nomo en itala: Entrepreno de Fiume (Impresa di Fiume).
Gabriele d'Annunzio estis malkonsentinta ĉar la pactraktatoj post la Unua Mondmilito lasis la urbon Fiume ekster la italaj bordoj. La 12an de septembro 1919 li kondukis ĉirkaŭ 2,600 trupojn, ĉefe volontulaj veteranoj de la Bataloj de Isonzo. Tiu forto konkeris la urbon kaj devigis la retirigon de la Aliancanaj okupaciantaj trupoj (Brit-Usona-Franca).
Dekomence la itala registaro ne akceptis tiun agon kaj eĉ eksplodis militeto. La aprobo de la Traktato de Rapallo la 12an de novembro 1920 turnis Fiume en sendependa ŝtato, nome la Libera Ŝtato Fiume. Tiu oficiale daŭris ĝis 1924, kiam Fiume estis formale aneksita al la Itala Reĝlando laŭ la Traktato de Romo. La administracia divido estis nomita Provinco Karnaro. Karnaro aŭ Kvarnero estas la nomo de la golfo kie situas Rijeka.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search